Jacob Heinrich Lucas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1792 (232-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | botanikisto |
Jacob Heinrich LUCAS (naskiĝinta en la 10-a de oktobro 1792 en Erfurto, mortinta en la 12-a de novembro 1879 en Arnstadt) estis germana apotekisto.
Vivo
Estante filo de la Mohren-apotekisto en la erfurta Schlösser-strato li edziĝis al Louise Seraphine (nask. Müller). En 1820 li transprenis de la onklo la gvidadon de Engel-apoteko en Arnstadt (Holzmarkt nr 4). Pro malbonaj spezoj la apoteko devis esti vendita en la 1856-a jaro por la prezo de 8.400 taleroj al la apotekistoj Friedrich Oßwald kaj Carl Wilhelm Brockmann.
Lucas frekventis en 1811-12 la instituton de la erfurta profesoro Johann Bartholomäus Trommsdorff kiu danke substrekis ties oftan tradukon de franclingvaj eseoj pri kemio kaj farmacio por la propra fakgazeto. Lucas aktivis ankaŭ kiel botanikisto: li verkis la unuan katalogon pri muskoj de la regiono de Arnstadt. Tra jardekoj li faris regulajn meteologiajn observojn kaj ricevis en 1825, post la morto de Christian Friedrich Ernst Lucas, ties listojn pri meteologiaj fenomenoj en Erfurt ekde 1815. En 1835 Lucas publikigis pri tio resumon en la analoj eldonitaj de Berghaus pri ŝtatoj kaj popoloj (Annalen der Erd-, Völker- und Staatenkunde). Por la Salakva societo kaj ties porparolanto Carl Niebergall de Arnstadt li faris (rekomendan) ekspertizon pri la sanigopovo de la salavko el la salejo Arnshall.
Lucas ankaŭ engaĝiĝis en la pormetiista asocio Gewerbeverein Arnstadt.
Verkoj
- Resultate meteorologischer Beobachtungen, angestellt zu Arnstadt in den Jahren 1823 bis 1847 von Heinrich Lucas, Apotheker, Arnstadt 1849
- Verzeichnis der in der Umgegend von Arnstadt und einiger in weiterer Entfernung gesammelten Laub- und Leber-Moose, Arnstadt 1870
Literaturo
- Bernhard Krahmer: "Heinrich Jakob Lucas und das erste Moosverzeichnis unserer engeren Heimat", in: Alt-Arnstadt 8/1929, p. 21-27 (kun portreto)
- Matthias Deutsch: "Zu den Anfängen meteorologischer Beobachtungen in Erfurt (1500-1848)", in : Stadt und Geschichte, 11/2001, p. 13
- Andrea Kirchschlager, Ulrich Lappe, Peter Unger (eld.): Chronik von Arnstadt. Zeittafel/Chronik. Festschrift zur 1300-Jahrfeier der Stadt Arnstadt (=Veröffentlichungen des Historischen Vereins für Schwarzburg, Gleichen und Hohenlohe in Thüringen, 3), eldonejo Kirchschlager, 1-a eldono, Arnstadt 2003, (ISBN 3-934277-07-1), p. 343-344