Jacint Bremon Masgrau
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1885 (1885-01-28)
Morto 21-an de aprilo 1960 (1960-04-21) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 9483

Jacint BREMON MASGRAU (nask. la 28-an de januaro 1885 en Banyoles, mortis la 21-an de aprilo 1960) estis kataluna kuracisto-radiologo kaj redaktoro de kuracista revuo, krom Esperanto-pioniro kaj membro de la Lingva Komitato.

Esperanta agado

Depost 1903 Bremon estis fervora pioniro de Esperanto. Li kunfondis plurajn societojn kaj estis komitatano de la 5-a Universala Kongreso (UK) en Barcelono 1909. Redaktoro de Tutmonda Espero, 1909, prezidanto de Espero Kataluna, kaj de Kataluna Esperantista Federacio.

En la unika gramofondisko, kiu ekzistas kun la voĉo de L. L. Zamenhof, la kunparolanto estas Bremon Masgrau.

Verkado

Bremon verkis multajn propagandajn artikolojn kaj katalunan "Ŝlosilon" (Clau Esperanto. 1909), venditan en pli ol 60 000 ekzempleroj.

Li elpaŝis per poŝvortareto (1910) surbaze de la Ŝlosilo, kaj gramatiko.

Kelkaj inter liaj tradukoj aperis kolektite sub titolo Hejma Prozo (1925).

Verkoj

  • 1909: (kun Marti) Clau Esperanto. Barcelona: R. Tobella Castelltort, 1909. [2], 24, [2] p. — 1.860 radikoj.
  • 1910: (kun Marti kaj A. Aldrich) Poŝvortareto - Vocabulari Esperanto-Catalá - Catalá-Esperanto. Barcelona: R. Tobella Castelltort, [1910]. 24, [1], 31, [4] p. — 1 860 radikoj.
  • 1925: Hejma prozo: kolekto de tradukoj eldonitaj okaze de la XIIa Kataluna Kongreso en Palma de Mallorca (Vinyals, 1925. - 64 p.)
  • ĉ. 1930: ¨Quiere usted aprender esperanto?: Manual de la conversación esperanta: método Willemans. Granada, (proks. 1930). - IX, 62 p.

Literaturo

  • 1933: Enciklopedio de Esperanto.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.