Jacek Pałkiewicz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jacek Pałkiewicz | |||||
Naskiĝo | 2-an de junio 1942 (81-jaraĝa) en Malsupra Saksio | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esploristo • ĵurnalisto vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jacek Edward PAŁKIEWICZ (naskiĝis la 2-an de junio 1942 en Immensen, Germanio) – pola raportisto, esploristo, reala membro de la brita Reĝa Geografia Societo. Aŭtoro de dekkelkaj libroj kaj dokumentaj filmoj kaj de raportoj publikigitaj en pluraj revuoj de la mondo. En 1998 li ricevis ĉefan premion "Sukcena Papilio" pro la plej bona pola vojaĝlibro (Terra incognita – Eldonejo Bellona) kaj verkis antaŭparolon por la plej nova eldono de Dersu Uzala.
Elektitaj ekspedicioj
- 1972: 20-taga perpieda migrado tra Saharo
- 1975: soleca navigado tra Atlantiko per savboato dum 44 tagoj (Dakaro – Ĝorĝtaŭno (Gujano)),
- 1979: Birmo
- 1984: Amazono (rivero)
- 1986: Borneo
- 1989: atingo de la poluso de malvaro sur boacoj (Siberio)
- 1990: Namibio
- 1992: vojaĝo sur elefantoj tra Vjetnama ĝangalo
- 1994: supra Orinoko
- 1994: rivero Mamberamo (Indonezio)
- 1995: ekspedicio sur boacoj en Butano
- 1995: tranavigo de rivero Jangzio sur sampano (boateto)
- 1996: malkovro de la fonto de Amazono, kion arbitre akceptis Geografia Societo en Lima; la antaŭeco de la malkovro estis tamen dubigita de Joe Kane - la 10-an de septembro 2011 laŭ iniciato de Geografia Societo en Lima sur la fontloko de Amazono (rivero) (Monto Quehuisha) oni starigis obeliskon kun memortabulo: Ĉi tie naskiĝas Amazono, la plej granda rivero de la mondo. Tion fiksis en 1996 pola-itala-rusa-perua scienca ekspedicio gvidata de Jacek Pałkiewicz
- 1997: montoj Tepui (Venezuelo)
- 1999: Atakama-Dezerto (Ĉilio)
- 1999: Amazono
- 1999: Insulo Granda Diomeda (Beringa markolo)
- 2001: rivero Mekongo
- 2001: rivero Kolimo (Rusio)
- 2002: laŭ itinero de Francisco de Orellana: Quito-Belem, Atolo Rangiroa, Irano, Societa Insularo
- 2003: Somalio
- 2003: Irako
- 2004: Peruo – serĉante Paititi
- 2006: Borneo Challenge - de bordo al bordo
- 2008: Saravako, Vjetnamio
- 2009: tribo de korovajoj en Okcidenta Papuo
- 2010: Patagonio
- 2012: Transamazonica (Kito - Belém),
- 2012: dezerto Taklamakano
Elektitaj publikaĵoj
- Amazonka: Zagadka źródła królowej rzek (Amazono), Zysk i S-ka, 2009, ISBN 978-83-7506-294-6
- Eksploracja (Esplorado), Zysk i S-ka, 2008, ISBN 978-83-7506-196-3
- Sztuka Podróżowania (La arto de vajaĝado), Zysk i S-ka, 2008, ISBN 978-83-7506-198-7
- Pasja życia (Pasio de vivo), Zysk i S-ka, 2006, ISBN 83-7298-933-8
- Syberia: Wyprawa na biegun zimna (Siberio: ekspedicio al poluso de malvarmo), Zysk i S-ka, 2006, ISBN 978-83-7506-023-2
- El Dorado: Polowanie na legendę (Eldorado: ĉasi legendon), Zysk i S-ka, 2005, ISBN 83-7298-806-4
- Angkor (Kmera imperio), dulingva albumo dwujęzyczne (pola kaj angla), Bellona, 1998, ISBN 83-11-08735-0
- Terra Incognita: Wyprawa do źródeł Amazonki Terra Incognita: ekspedicio al fontoj de Amazono), serio "Globtroter", Bellona, 1997, ISBN 83-11-08693-1
- Po bezdrożach świata (Tra senvojoj de la mondo), Agencja Wydawnicza Morex, 1997, ISBN 83-86848-40-5
- Sztuka przetrwania w wodzie (La arto transvivi en akvo), Bellona, 1996, ISBN 83-11-08668-0
- Przepustka do przygody (Enirpermeso al aventuro), serio "Globtroter", Bellona, 1996, ISBN 83-11-08592-7
- No Limits - Bez ograniczeń (No Limits - Sen limigoj), serio "Globtroter", Bellona, 1996, ISBN 83-11-08583-6
- Sztuka przetrwania w mieście (La arto transvivi en urbo; Manuale di sopravvivenza urbana), 1994
- Survival: Sztuka przetrwania (Survival: la arto transvivi), 1994, ISBN 83-85477-98-5
- Szalupą przez Atlantyk (Per boato tra Atlantiko), serio "Maraj miniaturoj", volumeto 182, serio: SJ-2000, kajero 10, Wydawnictwo Morskie, Gdańsk 1977.
- Tajna Misja (Sekreta Misio), serio "Żółty tygrys" (Flava tigro), volumeto 10/74, Wydawnictwo Ministerstwa Obrony Narodowej, 1974.
Premioj kaj distingoj
Pro malkovro de la riverfontoj de Amazono estis honorigita de la distingo Kavaliro de Ordeno de Merito de la Itala Respubliko en 1996.
Pro eminenta kontribuo al promocio de la homo, en 2010 papo Benedikto la 6-a honorigis lin per ora kruco "Pro Ecclesia et Pontifice" (Por Eklezio kaj Papo). Honora ambasadoro de Mazurio kadre de la monda kokurso pri 7 Novaj Mirakloj de Naturo.
En 1998 ricevis ĉefan premion de "Sukcena Papilio" pro la plej bona vojaĝista libro de la jaro (Terra incognita – Wydawnictwo Bellona).
En 2007 ricevis Oran Merit-Krucon pro atingoj en ĵurnalisma laboro, pro socia kaj karitata agado. En 2015 distingita per Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta pro eminentaj meritoj en esplora agado, pro famigo de Pollando en la mondo. Distingita per Honora Distingilo "Bene Merito" okaze de la Tago de Eksterlanda Servo en 2014.