Jablonov | |
hungare: Szepesalmás, germane: Apfelsdorf | |
municipo | |
Oficiala nomo: Jablonov | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Levoča |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Levočské vrchy |
Rivero | Vavrincov potok |
Situo | Jablonov |
- alteco | 480 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 01′ 03″ N 20° 43′ 06″ O / 49.01750 °N, 20.71833 °O (mapo) |
Areo | 20,53 km² (2 053 ha) |
Loĝantaro | 992 (31.12.2011) |
Denseco | 48,32 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1249 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 053 03 |
Telefona antaŭkodo | +421-53 |
Aŭtokodoj | LE |
NUTS | 543179 |
![]() Situo enkadre de Slovakio ![]() Situo enkadre de Slovakio
| |
![]() Situo en Regiono Prešov ![]() Situo en Regiono Prešov
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.jablonov.sk | |
![]() | |
Jablonov, hungare Szepesalmás, germane Apfelsdorf estas vilaĝo en Slovakio en regiono Prešov, en distrikto Levoča.
Situo
Jablonov situas fine de sakovojo, aŭtovojo preteriras. Levoča troviĝas je 14 km.
Historio
La unua mencio devenis el 1235 laŭ la tiama hungara ortografio "Almas". La slovaka loknomo "Jabulanc" aperis en 1321. La tataroj detruis la komunumon en 1241, poste germanoj refondis ĝin. Inter 1318-1388 la vilaĝo ricevis rajton por bazarado semajne po 1. En 1828 vivis tie 964 homoj en 133 domoj. En 1910 loĝis en Szepesalmás 786 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišské Podhradie, poste al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio. En 2001 loĝis en Jablonov 995 homoj, (937 slovakoj, 51 ciganoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Maria Magdalena de 1827, en 1896 renoviĝis
Famuloj
En iama Almás naskiĝis akademia instruisto Mátyás Kolbay.