Jabłonka hungare Jablonka estas vilaĝo en Pollando, en provinco Malgrandopolio, en vojevodio Nowy Sącz, en Distrikto Nowotarski.

Jabłonka troviĝas en la ruĝa provinco

Situo

La vilaĝo situas en Karpatoj en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Kraków-Slovakio. La loko estis grava trapasejo por komercistoj dum la historio. Trstená troviĝas 15 km-ojn for.

Historio

Ĉe la trapasejo inter Pollando kaj Hungario funkciis doganejo en la 15-a jarcento. Alvenis samtempe slovakoj kaj poloj, kiuj fondis vilaĝon en 1566. La kampoj apartenis al familio Jablonsky. En 1910 loĝis tie 2713 da homoj, plejparte poloj. Ĝis 1920 la vilaĝo apartenis al Hungario, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Trsztena, poste al Pollando. En 1939 Slovakio okupis la vilaĝon kaj ĝis 1945 apartenis al Slovakio.

Vidindaĵoj

Famuloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.