J. J. Johnson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | James Louis Johnson |
Aliaj nomoj | J.J. Johnson |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1924 en Indianapolo |
Morto | 4-an de februaro 2001 (77-jaraĝa) en Indianapolo |
Mortokialo | pafvundo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Crispus Attucks High School |
Okupo | |
Okupo | komponisto • ĵazmuzikisto • filmkomponisto |
James Louis „J. J.“ JOHNSON (* 22-an de januaro 1924 en Indianapolis, Indiana; † 4-an de februaro 2001 samloke) estis usona ĵazmuzikisto (trombono, komponado, Aranĝo (muziko)).
Vivo
En la aĝo de naŭ ĝis dek unu jaroj Johnson lernis pianludon de eklezimuzikisto; en la aĝo de 14 li eklernis trombonon. En la jaroj 1941/42 li koncertvojaĝis kun bandoj sub la estrado de Clarence Love kaj Isaac „Snookum“ Russell, kies trumpetisto Fats Navarro havis grandan influon sur la ludmaniero de Johnson. Ekde 1942 ĝis 1945 Johnson estis membro en la orkestro de Benny Goodman, kun kiu li vojaĝis, por kiu li verkis kelkajn aranĝaĵojn kaj kun kiu li ludis en multaj radiospektakloj. Lia unua sonregistrita soloo estis tiu pri Love for Sale en 1943.
Ĝis majo 1945 Johnson ludis ĉe Count Basie – plejparte en Novjorko, kien li transloĝiĝis meze de 1946, por ludi dum la venontaj jaroj kun pli malgrandaj grupoj en diversaj klubejoj kun gravuloj de bibopo kiel i. a. Bud Powell, Max Roach, Miles Davis, Fats Navarro, Charlie Parker kaj Dizzy Gillespie. Kun la naŭopo de Davis li partoprenis la surdiskigon de Birth of the Cool.
Kun la bando de Oscar Pettiford Johnson vojaĝis en 1951 tra Koreujo, Japanujo kaj la suda pacifika oceano; en 1952 li vojaĝis kun ĵazstelularo, al kiu apartenis i. a. Miles Davis. Pro sia malboniĝinta financa situacio Johnson laboris kiel inspektisto ĉe Sperry Gyroscope Company kaj prezentis tiutempe nur maloftege. Aŭguston 1954 Johnson fondis kune kun la trombonisto Kai Winding duopon nome Jay kaj Kai, kiu enigita en kvinopon restis sendifekta ĝis 1956 kaj estis ege sukcesa – kaj per tio konatigis Johnson-on al pli vasta publiko. Krom la intertempe atingita renomo kiel ĉefa ĵaztrombonisto li nun ankaŭ altiris la atenton sur sin kiel aranĝisto per sia komponaĵo Poem for Brass (alinome Jazz Suite for Brass) laŭ la stilo tria fluo. Multaj el liaj orkestritaj verkoj enhavas kaj fugatajn pasaĵojn kaj ĥoralecajn „ekstertempajn“ elementoj kaj ankaŭ konvenciajn svingofazojn.
Post la malfondiĝo de Jay kaj Kai Johnson estris sian propran kvinopon ĝis somero de 1960, vojaĝis tra Eŭropo kaj komponis grandmezurajn verkojn kiel El camino real kaj Sketch for Trombone and Band, kiuj estis unuafoje prezentataj en 1959 dum la Ĵazfestivalo en Monterey. Krome li instruis ĉe la ĵazlernejo Lenox School of Jazz en Masaĉuseco kaj verkis novan triaflua komponaĵo Perceptions por Dizzy Gillespie.
Graveco
Johnson validas kiel plej elstara trombonisto post la Dua Mondmilito, kiu ege influis multajn trombonistojn. Liaj fruaj sonregistraĵoj (proks. ĝis 1945) atestas „dikan“ sonon, iom agreseman ludmanieron samkiel imponan moveblecon kaj similas nepre al liaj fruaj modeluloj Lester Young, Roy Eldridge same kiel Fred Beckett – ĉi-lasta akcentis pli la liniajn kvalitojn de la trombono ol la efektoplenan uzadon de la glittubo.
Tra la 1940-aj jaroj Johnson evoluigis rapidecon kaj teknikan regadon de la instrumento, ke multaj aŭskultantoj de liaj diskoj tiam erare konjektis, ke Johnson ludis valvotrombonon: la alta ludrapideco de Johnson kaj la akurata klareco, kiu je tio tamen plu ekzistis, ĝis tiam validas kiel neatingitaj.
Ekde 1947 Johnson ludis per iomete pli mallaŭta sono kaj ŝparis al si fojan vibrodon por specialaj efektoj. La rezulto el tio estis seka, tamen nepre alloga sono, kiu iomete memorigas pri korno. Dum ĉi tiu periodo Johnson diligente penis transigi la specimenojn el la bibopo sur la trombonon, tiel ke liaj solooj pli kaj pli orientiĝis je rapideco kaj parkerigitaj frazaĵoj – ekz. per la diminuita kvarto (kiel bibopeca blustono). Lia ludmaniero maturiĝis tamen en la 1950-aj pli kaj pli, li nun atribuis malpli grandan signifon al formuloj kaj rapideco, sed anstataŭe al pli gamorientita, modaleca same kiel motiveca ludmaniero.
Diskografiaj indikoj
- Jay And Kai (Savoy Records, 1947–1954) kun Hank Jones, Billy Bauer, Charles Mingus, Eddie Safranski, Kenny Clarke
- The Eminent Jay Jay Johnson: Volume 1 & 2 (Blue Note Records, 1953–1954) kun Clifford Brown, Hank Mobley, Jimmy Heath, Wynton Kelly, John Lewis, Horace Silver, Paul Chambers, Percy Heath, Charles Mingus, Kenny Clarke (laŭ Morton/Cook „Unu el la centraj dokumentoj de la postmilita ĵazo“)
- Live At The Cafe Bohemia' (Fresh Sound, 1957) mit Bobby Jaspar, Tommy Flanagan, Wilbur Little, Elvin Jones
- The Trombone Master (Columbia, 1957−1960) kun Nat Adderley, Victor Feldman, Max Roach
- Live At The Village Vanguard (Emercy, 1988) kun Ralph Moore, Stanley Cowell, Rufus Reid, Victor Lewis
Literaturo
- Richard Cook und Brian Morton: The Penguin Guide to Jazz On CD; 2nd Edition, London, Penguin, 1994