J. G. Keulemans | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Johannes Gerardus Keulemans |
Naskiĝo | 8-an de junio 1842 en Roterdamo |
Morto | 29-an de marto 1912 (69-jaraĝa) en Ruĝponto, Londono |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | pentristo • ilustristo • ornitologo |
Verkoj | A moho takahe (Notornis mantelli) Onze vogels in huis en tuin |
Johannes Gerardus Keulemans, mallonge John Gerrard Keulemans (naskiĝis la 8-an de junio 1842 en Roterdamo, mortis la 29-an de marto 1912 en Londono) estis nederlanda ilustristo pri birdoj.
Biografio kaj verkaro
Keulemans naskiĝis en Roterdamo, sed laboris en Anglio de 1866. Li regule liveris ilustraĵojn por la gazetoj The Ibis kaj The Proceedings of the Zoological Society. Li verkis ilustraĵon ununure en The Journal of the Linnean Society. Keulemans ilustris multajn gravajn birdolibrojn, inklude:
- Buller, A History of the Birds of New Zealand (1873, 1888);
- William Vincent Legge, History of the Birds of Ceylon (1880);
- Daniel Giraud Elliot, Monograph of the Bucerotidae (buceroj) (1887–1892);
- Richard Bowdler Sharpe, Monograph of the Alcedinidae (kingfishers) (alcionoj, 1868–1871);
- Henry Seebohm, Monograph of the Turdidae (thrushes) (turdoj, 1902);
- Osbert Salvin, Biologia Centrali-Americana (1879–1904);
- Edgar Leopold Layard, Birds of South Africa (1887);
- Henry Eeles Dresser, History of the Birds of Europe (1871–1896);
- kaj ununura ilustraĵo en The Journal of the Linnean Society.
Unu el liaj lastaj plej grandaj atingoj estis lia kontribuo de ĉirkaŭ cento da platoj por la verko de Frederick Du Cane Godman nome Monograph of the Petrels (1907–1910). Li dediĉis ankaŭ iome da tempo al kolektado de birdoj en Kaboverdo kaj Okcidenta Afriko.
Keulemans edziĝis dufoje kaj havis ok filojn kun sia unua edzino kaj sep filojn kun sia dua edzino. Nur naŭ el ili atingis maturecon. Keulemans verkis ankaŭ pri spiritismo, kaj asertis, ke li havis antaŭscion pri la momento de la morto de unu el liaj filoj. Li mem mortiĝis en Ilford, Essex (nune parto de Londono).