Júlia Szegő
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1893 (1893-04-19)
en Berehove
Morto 7-an de novembro 1987 (1987-11-07) (94-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Hungario Rumanio
Familio
Frat(in)o Ferenc Dobó
Infano György Szegő
Okupo
Okupo kantisto

SZEGŐ Júlia (segeo) estis rumanuja hungara kantistino, muzikpedagogino, folkloristino, verkistino. Ŝi naskiĝis en Beregszász la 19-an de aprilo 1893 kaj mortis en Kluĵo la 7-an de novembro 1987. Ŝi estis la pli juna fratino de Ferenc Dobó kaj la patrino de tradukisto György Szegő.

Biografio

Júlia Szegő pristudis en Kluĵo sociologion, psikologion, etnografion. Ekde 1945 ŝi instruis en la muzikakademio de Kluĵo, ŝi estis iomtempe ankaŭ ties direktorino. Ekde 1949 ŝi estis gvidantino de filio de Kluĵo de Folklorinstituto. Ŝi kolektis muzikfolkloron en Transilvanujo kaj Moldavio (Rumanio).

Verkoj

  • Moldvai csángó népdalok (kun József Faragó kaj János Jagamas, Bukarest, 1954);
  • Bartók Béla, a népdalkutató (Bukarest, 1956);
  • Kötöttem bokrétát (150 hungaraj popolkantoj, parte propra kolektoĵo, Bukarest, 1958);
  • Bartók Béla élete (Bukarest, 1964);
  • Embernek maradni, biografia romano pri Béla Bartók, (Bukarest, 1965);
  • A két Mozart hétköznapjai (vivhistorio kun dokumentoj, Bp.-Bukarest, 1980);
  • Ismeretlen moldvai nótafák (Bp., 1988).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.