József Torma
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1801 (1801-03-29)
en Dej
Morto 19-an de januaro 1864 (1864-01-19) (62-jaraĝa)
en Cristeștii Ciceului
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Zsófia Torma Károly Torma
Okupo
Okupo politikisto historiisto

TORMA József estis hungara historiisto. Li estis naskita la 29-an de marto 1801 en Deĵo kaj mortinta la 19-an de januaro 1864 en Csicsókeresztúr. Li estis la patro de Károly Torma kaj Zsófia Torma.

Biografio

Post la fino de siaj studoj József Torma agadis ĉe la guberniejo de Transsilvanujo, poste en Marosvásárhely ĉe la reĝa juĝejo. Ekde 1832 li estis ĉefnotario kaj kasisto, ekde 1834 ĝis 1848 li reprezentis plurfoje sian departementon en la landkunveno de Transsilvanujo. En 1848 li estis deputito en Pest en la unua popolreprezenta landkunveno. En ĉirkaŭaĵo de Csicsókeresztúr li ofte faris fosadojn pri arkeologio.

Verkoj pli gravaj

  • Oklevelészeti naptár (eldonis Torma Károly, Kolozsvár, 1879).

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.