József Szent-Ivány [jOĵef sent-ivAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szent-Ivány József estis hungara entomologo, profesoro, honora membro de Hungara Scienca Akademio (1988).
József Szent-Ivány naskiĝis la 10-an de novembro 1910 en Budapeŝto. Li mortis en 1988 en Adelaide.
Biografio
József Szent-Ivány frekventis universitatojn en Vieno kaj en sia naskiĝurbo. Li doktoriĝis kaj ricevis diplomon 1936 en Budapeŝto. Inter 1938-1942 li studvojaĝis al diversaj eŭropaj landoj. En 1943 li iĝis privata profesoro en universitato de Szeged. Post la 2-a mondmilito li trifoje esplorvojaĝis al Papuo-Nov-Gvineo, kie li kolektis precipe papiliojn. Baldaŭe li ricevis postenon en Papuo-Nov-Gvineo, kie li pensiuliĝis en 1966. Li okupiĝis ankaŭ pri medioprotektado.
Verkaro
- ĉ. 200 fakartikoloj
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.