József Szendrő | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1914 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de oktobro 1971 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Erzsi Máthé |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatra reĝisoro • Literatura tradukisto |
József Szendrő [jOĵef sendrO], hungare Szendrő József, Esperante Jozefo Szendrő estis hungara aktoro, reĝisoro, tradukisto kaj teatrestro.
József Szendrő naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1914 en Budapeŝto - mortis la 22-an de oktobro 1971 en Budapeŝto.
Biografio
József Szendrő frekventis aktoran ĉeflernejon inter 1932-1936 en Budapeŝto, poste li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto). Post 2 jaroj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Miskolc). Dum la 2-a mondmilito li iĝis militkaptito en Sovetunio. Li hejmenvenis en 1947. Inter 1949-1952 li estris Nacian Teatron en Pécs, poste en aliajn teatrojn. Li ankaŭ tradukis el la rusa. En 1954 li fondis Teatron József Attila. Li ricevis premion en 1970.
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto
Liaj roloj (elekto)
- 49 hungaraj kinejaj filmoj inter 1943-1971, ekzemple Dolarpaĉjo, 1956; Ambaŭ vivoj de onklino Mici, 1962; Nuda diplomato, 1963, La kaporalo kaj la aliaj, 1965
- 29 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1962-1971, ekzemple Rózsa Sándor (Sándor Rózsa), 1971
- sepfoje li reĝisoradis
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Molière: Tartuffe - titolrolo; Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Ragueneau
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.