József Samassa | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de septembro 1828 en Zlaté Moravce |
Morto | 20-an de aŭgusto 1912 (83-jaraĝa) en Eger |
Mortokialo | pneŭmonito |
Tombo | Baziliko de Eger |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario • Aŭstra imperio |
Alma mater | Universitato de Vieno • Pázmáneum |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo |
József Samassa [jOĵef ŝamaŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Samassa József estis hungara pastro, kanoniko, ĉefepiskopo, instruisto, parlamentano, membro direktora de Hungara Scienca Akademio (1906).
József Samassa naskiĝis la 30-an de septembro 1828 en Hungara reĝlando en Aranyosmarót (nuntempa Zlaté Moravce en Slovakio. Li mortis la 20-an de aŭgusto 1912 en Eger.
Biografio
![](../I/Coat_of_arms_of_J%C3%B3zsef_Samassa.svg.png.webp)
József Samassa frekventis eklezian altlernejojn en Nagyszombat kaj Vieno. Li pastriĝis en 1852, poste li instruis en gimnazio, ekde 1859 jam en universitato en Pest (urbo). Inter 1869-1872 li estis parlamenta deputito, dume li ricevis postenon en la ministerio en 1869. Baldaŭe li iĝis kanoniko en Esztergom, en 1871 episkopo, fine post 2 jaroj ĉefepiskopo en Eger. Baldaŭe li ricevis ankaŭ altajn ekleziajn titolojn, krome ekde 1872 li estis senatano.
Verkaro (elekto)
- Votum ad synodum Provincialem Strigonii celebrandam de matrimoniis mixtis, nominatim de petenda dispensatione et de assistentia parochi in iisdem contrahendis (1858)
- Palaestina, quam in usum auditorum suorum strictim descripsit (1860)
- Epistola, quae instructionem pro congregationibus pastoralibus exhibet (1872)
- Zárbeszéd, melyet az egri egyházmegyei papság nyugdíjintézete ügyében 1888, okt. 23. Egerben tartott közgyűlésén mondott (1888)
- Sugarak. Szemelvények... irataiból és beszédeiből 1873-1898 (1898) - elekto el verkoj de 25 jaroj