József Pétery | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de junio 1890 en Miskolc |
Morto | 25-an de novembro 1967 (77-jaraĝa) en Hejce |
Tombo | Katedralo de Ĉieliro de Maria |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo |
József Pétery [jOĵef pEteri], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pétery József estis hungara katolika episkopo, pastro. Lia familia nomo estis Petró ĝis 1939.
József Pétery[1] naskiĝis la 21-an de junio 1890 en Miskolc, li mortis la 25-an de novembro 1967 en Hejce.
Biografio
József Pétery frekventis seminarion en Eger, poste li akiris teologian diplomon kun doktoriĝo kaj ankaŭ li pastriĝis en Innsbruck en 1912. Post la diplomo li instruis en la seminario de Eger. En 1938 li estis levita kanoniko, en 1942 episkopo. Dum la komenciĝinta socialismo li firme apogis József Mindszenty, tial li ne rajtis vojaĝi, poste ekde 1953 li estis ekzilita en Hejce ĝismorte. Dum la hungara revolucio de 1956 li estis libera. Li estis entombigita en Katedralo Ĉieliro de Maria (Vác).
Elektitaj kontribuoj
- Az utolsó óhaj. (noveloj, 1919)
- A theológiai oktatás reformja. (1924)
- Eucharisztikus gyermeknevelés. (1937; 3-a eldono: 1940)
- Pétery József váci püspök nagyböjti főpásztori szózata híveihez a szeretetről. (1943)
- Papi és szerzetesi hivatás (kompilaĵo, 1992)
Memorigiloj
- memortabulo en Vác
Fontoj
Referencoj
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM87736 hungarlingva datenaro de muzeo