József Németh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de oktobro 1928 en Kaposszerdahely |
Morto | 2-an de aŭgusto 1994 (65-jaraĝa) en Hódmezővásárhely |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
József Németh [jOĵef nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh József estis hungara pentristo, gobelinisto.
József Németh [1] naskiĝis la 3-an de oktobro 1928 en Kaposszerdahely, li mortis la 2-an de aŭgusto 1994 en Hódmezővásárhely.
Biografio
József Németh ekstudis en libera arta lernejo en Kaposvár en 1949, poste li akiris diplomon en Belarta Altlernejo en 1957. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Pap, Béla Bán kaj István Szőnyi. Li debutis en ekspozicio jam en 1956. Post siaj studoj li translokiĝis al Hódmezővásárhely. Li studvojaĝis en Eŭropo kaj Barato. Li ricevis premiojn inter 1961-1985. Li pentris krom bildoj ankaŭ murpentraĵojn.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Hódmezővásárhely (1960, 1980, 1985, 1996)
- Arthalo Budapeŝto (1961, 1972, 1979)
- Vieno (1966)
- Budapeŝto (1967, 1970)
- Kaposvár (1967)
- Moskvo (1974)
- Szentendre (1984)
- Ópusztaszer (1999)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Hódmezővásárhely (1956-1994)
- Arthalo Budapeŝto (1959, 1962, 1969, 1977, 1984)
- Venecia Bienalo (1960)
- Pekino (1961)
- Parizo (1962, 1991)
- Moskvo (1967, 1975-1978)
- Budapeŝto (1970, 1976, 1996)
- Londono (1989)
- Kaposvár (1997)
Elektitaj murpentraĵoj
Elektitaj similaj artaĵoj
- ceramika murbildo (1957, Hódmezővásárhely)
- Nyilazó lovasok (ceramika murbildo, 1963, Kazincbarcika)
- Évszakok (gobelino, 1971, Kiskunhalas)
- (gobelino, 1983-1985, Hódmezővásárhely)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.