József Molnár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de majo 1907 en Târgu Mureș |
Morto | 4-an de decembro 1983 (76-jaraĝa) en Vieno |
Lingvoj | rumana • germana • hungara |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | ilustristo |
MOLNÁR József estis rumanuja hungara grafikisto, afiŝprojektanto naskita en Marosvásárhely la 16-an de majo 1907 kaj mortinta en Vieno la 4-an de decembro 1983.
Biografio
József Molnár finis la mezlernejon en sia naskiĝurbo kaj poste li estis studento de arta altlernejo de Berlin-Charlottenburg (1928-32); ekde 1933 li laboris en Bukareŝto. Li partoprenis la dekoracilaborojn de rumana pavilono de mondekspozicio de Novjorko (1939), poste iĝis kunlaboranto de reklamagentejo Leech Illustrators. Dum la mondmilito li estis laborservulo en Bukareŝto. En 1948-72 li estis profesoro de Arta Altlernejo Nicolae Grigorescu. Li havis plurajn individuajn ekpoziciojn en Bukareŝto kaj transilvanujaj urboj.
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.