József Kozma | |
---|---|
József Kozma | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de oktobro 1905 en Budapeŝto |
Morto | 7-an de aŭgusto 1969 (63-jaraĝa) en La Roche-Guyon |
Tombo | Tombejo de Montmartre |
Lingvoj | franca • hungara |
Ŝtataneco | Hungario • Francio |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | komponisto • dirigento • filmkomponisto |
Verkoj | Les Feuilles mortes |
József Kozma [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kozma József, eksterlande Joseph Kosma estis hungardevena franca komponisto, dirigento, helpekzercisto. Liaj foraj parencoj estis László Moholy-Nagy kaj Georg Solti.
József Kozma [1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1905 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de aŭgusto 1969 en La Roche-Guyon.
Biografio
József Kozma devenis el juda familio. Li komencis pianludi en la aĝo de 5, post 6 jaroj li verkis sian unuan operon. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt. Liaj plej gravaj instruistoj estis Leó Weiner, Albert Siklós kaj Béla Bartók. Dum la studentaj jaroj li estis dirigento de Teatro Renaissance, kie li ankaŭ komponadis. Inter 1926 kaj 1928 li estis helpekzercisto de Reĝa Operejo de Budapeŝto, sed li havis taskojn ankaŭ en aliaj teatroj. En 1929 li ricevis stipendion en Operejo de Berlino, sed iom poste li aliĝis al migra teatro de Bertolt Brecht. En Berlino li edziĝis. Liaj kolegoj estis Hanns Eisler kaj Kurt Weill. Pro la nazio li kaj lia edzino translokiĝis al Parizo en 1933. Li komponis pli ol 80 melodiojn por poemoj de Jacques Prévert. En 1949 li ricevis francan ŝtatanecon. Li ricevis premion pri la plej bona filma muziko en 1951 en Cannes.
Elektitaj filmaj muzikoj
- Élet, halál, szerelem (1929)
- Párizs lámpafénynél (1936)
- La Bête humaine (1938)
- Voyage surprise (1946)
- L'amant de Lady Chatterley (1955)
- In the French Style (1963)
Aliaj komponaĵoj
- August Strindberg: Haláltánc (akompana teatra muziko, 1924)
- Ŝekspiro: Hamleto (akompana teatra muziko, 1925)
- A lyoni takácsok (oratorio, prezentita en Berlino, 1959)
- Elektronikus szerelem (opero, prezentita en Parizo, 1961, post 2 jaroj en Budapeŝto)
- Fel, torreádor! (opereto, 1965, prezentita en Győr)
- Les feuilles mortes (lia mondfama kanzono, aŭdebla post la reklamo )