József Kis
József Kis
József Kis
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1772 (1772-10-31)
en Odorheiu Secuiesc
Morto 6-an de junio 1830 (1830-06-06) (57-jaraĝa)
en Ighiu
Mortokialo trafikakcidento
Ŝtataneco Hungario

József Kis [jOĵef kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kis József estis hungara notario, juĝisto, vicdepartementestro. Lia nobela antaŭnomo estis baczka-madarasi [backa-madaraŝi].

József Kis[1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1772 en Székelyudvarhely (Transilvanio, Habsburga Imperio, nuntempa Odorheiu Secuiesc en Rumanio), li mortis la 6-an de junio 1830 en Transilvanio.

Biografio

József Kis frekventis kolegion en sia naskiĝurbo, poste ekde 1787 li studis en Nagyenyed, konata ankaŭ germane Strassburg am Mieresch. Post siaj studoj li havis postenojn en administracio de Alsó-Fehér. Li estis ekzemple ĉefnotario, reĝa juĝisto, vicdepartementestro. Li mortis pro trafika akcidento. Li estis entombigita en Magyarigen.

Elektitaj kontribuoj

  • Fő notárius Kis József köszöntése. Gróf Bethlen Imre úr ő excellentiájának... (1817?)

Fontoj

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.