József Inczédy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1688 en Vurpăr | |
Morto | 7-an de decembro 1750 (62-jaraĝa) en Sâncraiu de Mureș | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Bethlen College, Aiud vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
INCZÉDY József [ince:di], ekde 1750 barono, estis hungara verkisto, tradukisto, juĝistmajstro naskita en Fortikaĵo Zebernyik, proksime de Alvinco, la 2-an de oktobro 1688 kaj mortinta en Marosszentkirály la 7-an de decembro 1750.
Biografio
József Inczédy studis en kolegio de Nagyenyed kaj ekde 1718 li estis la administranto de la kolegio. Ekde 1736 li estis juĝistmajstro de Transilvanio.
Tradukaĵoj, verkoj
Li tradukis hungaren el la germana lingvo la Betrachtungen de Johann Gerhard Frommen kaj sennome li eldonis ĝin (Liliomok völgye, Nagyszeben, 1745). Li tradukis de la sama aŭtoro ankaŭ la verkon pri la vanteco de la mondo A világ hiúságáról való elmélkedések (1748). Lia kolekto Jurista Transsylvanus por la nobela junularo de Transilvanujo restis manuskripta.
Fonto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.