József Hampel | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de novembro 1849 en Peŝto |
Morto | 25-an de marto 1913 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Polixénia Pulszky |
Okupo | |
Okupo | antropologo • arkeologo • muzeologo |
József HAMPEL [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hampel József estis hungara arkeologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1892).

József Hampel naskiĝis la 10-an de novembro 1849 en Pest (urbo). Li mortis la 25-an de marto 1913 en Budapeŝto.
Biografio
József Hampel devenis el germana familio. Li frekventis gimnazion, poste universitaton en urbo Pest. Li eklaboris en Hungara Nacia Muzeo. En 1877 li ekinstruis en universitato de Pest. En 1883 li edziĝis. En 1890 li iĝis direktoro pri arkeologiaĵoj en la Nacia Muzeo. Li redaktis dum 28 jaroj fakrevuon Archaeologiai Értesítő kiu estis konata eldonaĵo en Eŭropo. Li multe okupiĝis pri Aquincum, Panonio, sarmatoj, avaroj.
Verkaro (elekto)
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.