József DENDERLE estis rumania hungara historiisto, lernolibroverkisto. Li naskiĝis en Naszód la 24-an de decembro 1911 kaj mortis en Kluĵo la 2-an de novembro 2002.
Kariero
József Denderle akiris diplomon pri historio-geografio en 1934 en Universitato de Kluĵo. Li estis mezlerneja instruistro en Carei kaj Kluĵo. Li estis la aŭtoro de pluraj lernolibroj. Li tradukis faklibrojn el rumana lingvo sub nomo József Debreczeni.
Fonto
- RMIL Arkivigite je 2016-04-18 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.