József Darvas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Darvas József | |||||
Naskiĝo | 10-an de februaro 1912 en Orosháza | ||||
Morto | 3-an de decembro 1973 (61-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Partio | Hungara Socialista Laborista Partio vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • politikisto • ĵurnalisto • scenaristo vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
József DARVAS [jOĵef darvaŝ], hungare Darvas József, Esperante Jozefo Darvas estis hungara verkisto kaj politikisto.
József Darvas naskiĝis, kiel Dumitrás József la 10-an de februaro 1912 en Orosháza. Li mortis la 3-an de decembro 1973 en Budapeŝto.
Biografio
Li naskiĝis en malriĉa familio. Li frekventis lernejon en Kiskunfélegyháza, poste li estis senpostena instruisto. Li aliĝis al junularaj komunistoj, tial li estis kondamnita. Li debutis, kiel poeto en 1932, kiel romanisto post 2 jaroj. En 1934 li komencis verkadi-redakti, kiel ĵurnalisto. Post la 2-a mondmilito li aktivadis ankaŭ en la politiko kaj ĝis la morto li estis parlamentano, kelkfoje li estis ankaŭ ministro. Dum la revolucio en 1956 li estis preskaŭ mortbatita sur la strato. En 1956 kaj 1960 li ricevis premiojn Kossuth kaj ankaŭ aliajn premiojn poste aŭ antaŭe. Lia kariero impetis precipe post la revolucio, ĉar la aliaj verkistoj silentis, sed li produktis verkojn laŭ gusto de la partio.
Verkoj (selekto)
- Fekete kenyér (Nigra pano), romano pri la kamparana malriĉeco, 1934
- Elindult szeptemberben (Oni startis septembre), membiografia romano, 1940
- Új népért, új kultúráért (Por nova popolo, por nova kulturo), 1956
- Kormos ég (Fulga ĉielo), dramo pri la okazintaĵoj en 1956, 1959
- A harminckilences dandár (La 39-a soldat-brigado), filma scenario, 1960
- Hajnali tűz (Aŭrora flamo), dramo pri la kolĥozoj, 1961
- Részeg eső (Ebria pluvo), 1963, en la sekva jaro ankaŭ teatraĵo pri la okazintaĵoj en 1944 kaj 1956
- Októberi köd (Oktobra nebulo), romano, 1970
En Esperanto aperis
- en Hungara Antologio, 1983 fragmento el Részeg eső (Ebria pluvo)
Memorigiloj
- memortabulo en Budapeŝto
Fontoj
- Hungara Vikipedio