József Cselényi | |
---|---|
József Cselényi | |
Persona informo | |
Naskonomo | Cselényi József |
Naskiĝo | la 1-an de aprilo 1899 en Fót (Hungario) |
Morto | la 25-an de julio 1949 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • kantisto |
József Cselényi [jOĵef ĉelEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cselényi József estis hungara aktoro, kantisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis erdőtengeri kaj cselényi.
József Cselényi naskiĝis la 1-an de aprilo 1899 en Fót, li mortis la 25-an de julio 1949 en Budapeŝto.
Biografio
József Cselényi aĝis 15, kiam li debutis kantisto sur malgranda scenejo. En fino de la 1-a mondmilito li establis armean teatron, kie li estis aktoro kaj reĝisoro. Hejmenveninta el la milito li faris sukcesan ekzamenon antaŭ Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo, poste li kantadis en malgrandaj teatroj. En 1922 li havis kantistan ĉefrolon en Teatro Városi.Inter 1926 kaj 1934 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto). Li ofte estis aŭdebla en la Hungara Radio, sed li kantadis ankaŭ en kafejo, krome li havis komunan programon kun Anna Utry. Post la 2-a mondmilito la politika komisiono malpermesis lin kantadi unu jaron. Li havis edzinon.
Elektitaj teatraj roloj
- Ferenc Csepreghy: A piros bugyelláris - Göndör Sándor
- Ede Szigligeti:
- A cigány - Gyuri
- Csikós - Andris
- Béla Szabados: Bolond Istók - titolrolo
Elektitaj filmaj roloj
- A sárga csikó (1936) - popola bandito
- A beszélő köntös (1941) - konsilantano
- Magyar sasok (1943) - kantanta soldato