József Bokor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de februaro 1861 en Kluĵo |
Morto | 23-an de oktobro 1911 (50-jaraĝa) en Józsefváros |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Patro | József Bokor |
Okupo | |
Okupo | dirigento • komponisto |
BOKOR József estis hungara komponisto kaj dirigento naskita en Kolozsvár la 12-an de februaro 1861 kaj mortinta en Budapeŝto la 23-an de oktobro 1911. Li estis la filo de aktoro József Bokor.
Kariero
József Bokor studis en Kassa, estis instruisto pri muziko en Szabadka. Kiel kapelestro de provincaj trupoj li laboris en Eperjes, Újvidék, Székesfehérvár, Győr. Inter 1893 kaj 1896 dungis lin la Népszínház (Budapeŝto). Ekde 1903 li reĝisoris en Király Színház (Budapeŝto). Li estis premiitulo de pluraj teatraĵkonkursoj. Liaj operetoj, popoldramoj estis sukcese prezentitaj.
Komponaĵoj pli gravaj
- Kurucfurfang (1899);
- Huszárkisasszony (1903).
Fonto
- Magyar Színházművészeti Lexikon
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.