József Bayer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1946 (78-jaraĝa) en Pilisszentiván |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikologo |
József Bayer [jOĵef bAjer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bayer József estas hungara filozofo, politologo, bibliotekisto, profesoro, rektoro, membro de Hungara Scienca Akademio (2010).
József Bayer naskiĝis la 1-an de marto 1946 en Pilisszentiván.
Biografio
József Bayer frekventis ĉeflernejon en Debrecen inter 1967-1970, poste universitatojn en Debrecen, Budapeŝto, Frankfurt, fine en Universitato Harvard. Komence li eklaboris kiel bibliotekisto, sed en 1972 li ekinstruis en Universitato de Debrecen. Li doktoriĝis en 1975. En 1979 li eklaboris en filozofia filio de MTA, poste en politikoscienca filio. Inter 1991-1994 li estis gastoprofesoro en Vieno. Ekde 2000 li estas la unua rektoro de Altlernejo Reĝo Sigismondo. Li ricevis premion en 2005.
Verkaro (elekto)
Li verkis pli, ol 150 sciencajn artikolojn hungare, germane kaj angle.
- Pluralizmus 1985
- Schock der Freiheit 1993
- Politika és társadalom (Politiko kaj socio) 2002
- From Transition to Globalization 2007
Fontoj
- Hungarlingva Vikipedio
- biografieto hungare
- biografio kun verkolisto
- membiografio Arkivigite je 2007-06-07 per la retarkivo Wayback Machine