József Böhm | |
---|---|
József Böhm | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 4-an de marto 1795 en Buda aŭ Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 28-an de marto 1876 en Vieno (Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Ludwig Franzevich Boehm |
Okupo | |
Okupo | komponisto • pedagogo • muzikologo • muzikinstruisto • violonisto |
József Böhm [jOĵef bom], laŭ hungarlingve kutima nomordo Böhm József estis hungara-aŭstra violonisto, komponisto, altlerneja instruisto. Lia plena nomo estis en germana lingvoteritorio Joseph Michael Böhm.
József Böhm [1] naskiĝis la 4-an de marto 1795 en Buda aŭ Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 28-an de marto 1876 en Vieno (Aŭstrio-Hungario).
Biografio
József Böhm devenis el juda familio. Li ricevis sian muzikan edukadon de sia patro, baldaŭ de en:Pierre Rode. Kiel okjara knabo li faris turneon eksterlande, kie nun situas Pollando kaj venis al Vieno ĉirkaŭ en 1813. Li debutis en Vieno en 1816, poste li turneis en Italio, Germanio kaj Francio. Post sia reveno li estis nomumita en 1819 instruisto de la Konservatorio de Vieno fondita jaron antaŭe. Post 2 jaroj li estis ankaŭ primara violonisto de la kortega orkestro. Ĉirkaŭ en 1827 li retiriĝis de la koncertoj plejparte, li ludis en la intima rondo de amikoj en via propra hejmo. Kiam la konservatorio estis fermita dum la revolucio de 1848, Böhm retiriĝis de sia posteno kiel profesoro pri violono, sed li konservis sian membrecon en la kortega orkestro ĝis 1868. Kelkfoje li komponadis.
Elektitaj disĉiploj
- Zsigmond Bachrich
- Gusztáv Böhm
- Jakob Dont
- Heinrich Wilhelm Ernst
- Jenő Hubay
- Joseph Joachim
- Ede Reményi
- Ödön Singer