József Arenstein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1816 en Peŝto |
Morto | 23-an de februaro 1892 (76-jaraĝa) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
József Arenstein, laŭ hungarlingve kutima nomordo Arenstein József estis hungara matematikisto, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1847).
József Arenstein naskiĝis la 12-an de januaro 1816 en Pest (urbo). Li mortis la 23-an de februaro 1892 en Stuppach.
Biografio
József Arenstein frekventis universitatojn en Pest kaj Vieno, poste li ekinstruis en Pest en 1846, baldaŭe en Vieno. Li okupiĝis pri matematiko, mekaniko, meteologio, hidrologio, agrikulturo. Li verkis lernolibrojn grandparte germane.
Verkaro (elekto)
- Betűszámtani előadások vázlata 1847
- Beobachtungen über die Eisverhältnisse der Donau 1847–1848 bis 1849–1850 1850
- Számtan az I. és II. gymn. oszt. számára (Lernolibro pri matematiko por gimnazianoj 1-a kaj 2-a lernojaroj) 1854
- Mértan (Geometrio) 1854, 1858, 1861, 1864
- Österreich auf der internationalen Ausstellung 1862; ankaŭ angle, france
- Schlöglmühl auf der Jubiläums-Ausstellung 1888
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.