József Angyal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Angyal József Gyula Antal |
Naskiĝo | la 19-an de junio 1842 en Rosenberg (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 27-an de aŭgusto 1929 en Ružomberok (Ĉeĥoslovakio) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
József Angyal [jOĵef andjal], laŭ hungarlingve kutima nomordo Angyal József estis hungara ministeria oficisto, parlamenta deputito.
József Angyal[1] naskiĝis la 19-an de junio 1842 en Rosenberg (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Ružomberok en Slovakio), li mortis la 27-an de aŭgusto 1929 en Ružomberok (Ĉeĥoslovakio, nun en Slovakio).
Biografio
József Angyal akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest, poste li eklaboris en la financministerio. Inter 1892–1897 li jam havis altan postenon. Li estis elektita parlamentano en la malordinara elekto en 1898. Li sukcese tenis sian mandaton en la ordinaraj elektoj en 1901, 1905 kaj 1910 kiel fidelulo de István Tisza. Ekde 1910 li respondecis pri la parlamenta ordo. Post 2 jaroj okazis bruo en la parlamento, tial li vokis la policanojn, kiuj forigis la opozicion. Depost disfalo de Aŭstrio-Hungario li hejmenvenis kaj retiriĝis.