József Ürményi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de decembro 1741 en Mojmírovce |
Morto | 8-an de junio 1825 (83-jaraĝa) en Vál |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Vieno |
Familio | |
Infanoj | Miksa Ürményi • Ferenc Ürményi |
Okupo | |
Okupo | juĝisto • kontoristo • politikisto |
József Ürményi [jOĵef urmenji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ürményi József estis hungara reĝa juĝisto.
József Ürményi naskiĝis la 6-an de decembro 1741 en Hungara reĝlando, en Ürmény (nuntempa Mojmírovce en Slovakio). Li mortis la 8-an de junio 1825 en Vál.
Biografio
József Ürményi frekventis diversajn lernejojn en Nagyszombat, Vieno, Eger. Li komencis sian karieron en 1766 kiel prokuroro, poste juĝisto post 3 jaroj. Poste li havis diversajn rangojn kaj postenojn precipe ĉe la kortego de Habsburgoj. En 1801 li estris Galicion, pli frue kaj poste diversajn departementojn. En 1806 li iĝis reĝa juĝisto. Li havis edzinon, kiu naskis multe da gefiloj. En 1825 li emeritiĝis.
Verkaro (elekto)
- Conclusiones hungarico-juridicae quas tentamini publico exposuit in collegio Agriensi Foglariano ex praelectoribus Esmerici Tahi (1760)
- Ratio educationis totiusque rei literariae per regnum Hungariae et provincias eidem adnexas (1777)
Memorigiloj
- reliefo de Lajos Rápolthy pri József Ürményi en Szeged
- skulptaĵo de István Ferenczy (skulptisto) pri József Ürményi
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.