Jón Sigurðsson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jón Sigurðsson | |||||
Naskiĝo | 17-an de junio 1811 en Hrafnseyri, Islando, Danio-Norvegio | ||||
Morto | 7-an de decembro 1879 (68-jaraĝa) en Kopenhago | ||||
Tombo | Holavallagarður vd | ||||
Lingvoj | islanda vd | ||||
Ŝtataneco | Islando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kopenhago vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • filologo • historiisto vd | ||||
Aktiva en | Islando vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Jón.
Jón Sigurðsson (17-a de junio 1811 en farmo Hrafnseyri, Arnarfjörður, Vestfirðir, Islando — 7-a de decembro 1879 en Kopenhago, Danio) estis islanda historiisto, filologo kaj politikisto.
Li naskiĝis en familio de pastoro. Dum longa tempo loĝis en Danio kaj estis faranta tie politikan agadon. Jón Sigurðsson estas konsiderata kiel fakta estro de la batalo de islandanoj por sendependeco.
En Danio li estis helpanta islandajn pentristojn, muzikistojn kaj verkistojn. Ĝuste li finance subtenis la pentriston Sigurður Guðmundsson, kiu poste ankaŭ iĝis aktiva batalanto por sendependeco.
Li presis la libron Diplomatarium islandicum, statistikan superrigardon pri Islando Skýrslur um Landshagi kaj plurajn revuajn artikolojn.
Ekde 1840 Jón Sigurðsson gvidis la movadon, kies celo estis aŭtonomio de Islando kaj restarigo de Alþing. Kiam en 1845 Alþing estis relanĉita kiel konsila organo, li iĝis ties ĉefa aktivulo.
Siajn ideojn Jón Sigurðsson estis propagandanta en la lanĉita de li ĵurnalo Ný Felagsrit (1841—1873). Liaj fortostreĉoj plene sukcesis.
Jón Sigurðsson estas entombigita en Rejkjaviko.
La Nacia Tago de Islando estas festenata 17-an de junio, en lia naskiĝtago.