Jérôme Boateng
Persona informo
Naskonomo Jérôme Agyenim Boateng
Naskiĝo 3-an de septembro 1988 (1988-09-03) (35-jaraĝa)
en Okcidenta Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Frat(in)oj Kevin-Prince Boateng George Boateng
Amkunulo Kasia Lenhardt
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.jboateng.com

Jérôme BOATENG (naskiĝis la  3-an de septembro 1988 en Berlino-Wilmersdorf, do nun 35-aĝa) estas germana futbalisto. Li havas germanan patrinon kaj ganaan patron. Jérôme Boateng iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo post la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Interalie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "20". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio kaj la Futbala Mondpokalo 2018 li havis la ĉemizan numeron "17".

la futbalisto en 2009




This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.