Jászladány (jAsladAnj) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en Distrikto Jászapáti. Jász signifas: jaso.

Blazono de Jászladány

Preĝejo de Jászladány
Bazaj informoj
- Areo: 93 km²
- Loĝantaro: 6250
- Poŝtkodo: 5055
- Telefonprefikso: 57
Geografio
Jászladány situas inter la riveroj Zagyva kaj Tiso sur ebenaĵo, estas ebleco prame trairi Tison. Ĝi estas laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Vámosgyörk-Újszász, la lasta estas proksime. Szolnok troviĝas 29 km-ojn.
Historio
Jászladány estis loĝata jam en la bronzepoko. La grandvilaĝo apartenas al "Jasujo", en la 13-a jarcento jasoj ricevis permeson loĝi ĉe la rivero Zagyva. Pruvoj pri jasoj en la vilaĝo ne estas. La komunumo havis la rangon kampurbo inter 1828-1876.
Oni okupiĝas pri agraraj produktoj, la plej konata estas la bulbo.
Vidindaĵoj
- preĝejo de 1734, en 1804 pligrandigita, la turo estas 46 m-ojn alta
- klasikisma paroĥo de 1840
- skulptaĵo pri Johano Nepomuko de 1808
- klasikisma skulptaĵo pri Sankta Triunuo de 1847
- skulptaĵo pri Sankta Floriano de 1893
- skulptaĵo pri Stefano la 1-a (Hungario) de 2001
- baroka golgoto de 1757
- kapeleto el la 19-a jarcento
- monumento pri falintoj dum la 2-a mondmilito de 1991
Famuloj
En Jászladány naskiĝis:
- aktoro Eszter Holló
- muzikhistoriisto László Somfai
- lingvisto Mihály Antal.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.