Jászalsószentgyörgy (jAsalŝosentdjordj) estas vilaĝo en meza Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Jászberény. Senco de la nomo estas jasa-malsupra-Sankta-Georgo.
Bazaj informoj
- Areo: 47 km²
- Koordinatoj: 47° 22′ 18″ N 20° 05′ 28″ O / 47.37167 °N, 20.09111 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 18″ N 20° 05′ 28″ O / 47.37167 °N, 20.09111 °O (mapo)
- Loĝantaro: 3800
- Poŝtkodo: 5054
- Telefonprefikso: 57
Jászalsószentgyörgy apartenas al "Jasujo", en la 13-a jarcento jasoj ricevis permeson loĝi ĉe la rivero Zagyva. La vilaĝo situas ĉe la maldekstra bordo de Zagyva. Jászalsószentgyörgy havas flankovojojn, la fervojo estas ne tro for.
Oni okupiĝas pri agraraj produktoj.
Preĝejo
- romkatolika malfrubaroka preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo de 1793
Famuloj
En Jászalsószentgyörgy naskiĝis aktoro Jenő Czakó.
Komunumoj de jasoj en Hungara reĝlando
Jászágó | Jászalsószentgyörgy | Jászapáti | Jászárokszállás |
Jászberény | Jászboldogháza | Jászdózsa | Jászfalu |
Jászfelsőszentgyörgy | Jászfényszaru | Jászivány | Jászjákóhalma |
Jászkarajenő | Jászszentandrás | Jásztelek | |
Komunumoj de Sankta Georgo en Hungara reĝlando
Pro grandeco la tabelo ne havas la ceterajn komunumojn en Transilvanio, vidu ilin Csíkszentgyörgy!
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.