János Zsitvay [jAnoŝ ĵitvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsitvay János estis hungara pentristo, instruisto.

János Zsitvay naskiĝis la 2-an de januaro 1870 en Győr, li mortis la 15-an de oktobro 1918 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio

János Zsitvay lernis pentroarton en Reĝa Desegnista Edukejo en Budapeŝto. Li pentris pejzaĝojn kaj portretojn, sed li faris ankaŭ botanikajn desegnaĵojn. Ekde 1895 ĝismorte li instruis en katolika gimnazio de Selmecbánya. Li pentris portretojn eĉ al la bulgara reĝo. Li multe okupiĝis pri restaŭradoj de pentraĵoj de familio Coburg.

Elektitaj kontribuoj

  • Néhány szó a középiskolai rajzoktatás új tantervéhez (1898)
  • Minták a szabadkézi rajzoláshoz (1899)
  • A szín. Kézikönyv a színharmóniához (1903)

Elektitaj pentraĵoj

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.