János Xantus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de novembro 1953 en Budapeŝto |
Morto | 13-an de novembro 2012 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Patro | Gyula Xantus |
Frat(in)o | Judit Xantus |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • aktoro • universitata instruisto |
János Xantus [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Xantus János estis hungara reĝisoro, scenaristo, aktoro, altlerneja instruisto. Lia patro estis Gyula Xantus.
János Xantus[1][2] naskiĝis la 7-an de novembro 1953 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de novembro 2012 en Budapeŝto.
Biografio
János Xantus maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li laboris en produktejo pri filmoj. Li akiris reĝisoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1979. Lia ĉefinstruisto estis Károly Makk. Post la diplomo li partoprenis en produktoj de filmoj apud Károly Makk, ekde 1983 li faris sian unuan plen memstaran filmon. Ekde 1990 li specialiĝis pri dokumentaj filmoj. Li instruis en la altlernejo de 1992 ĝis sia morto. Li ricevis 3 premiojn inter 1980-1988.
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
- Gábor Presser: Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo (teatra versio, 1995)
- Stoppard: Az igazi (2001)
Liaj kinaj reĝisoraĵoj (elekto)
- Felkészülés (1975)
- Női kezekben (ankaŭ aktoro, 1981)
- Eszkimó asszony fázik (ankaŭ aktoro kaj scenaristo, 1983)
- Hülyeség nem akadály (ankaŭ scenaristo, 1985)
- Rocktérítő (ankaŭ scenaristo, 1988)
- A Morel fiú (ankaŭ scenaristo, 1999)
- Se kép, se hang (ankaŭ scenaristo kaj produktoro, 2000)
- Tilos a Tilos (2001)
- Ki volt Schmidt Éva? (ankaŭ kameraisto, 2005)
- Etetés (ankaŭ scenaristo, 2008)
- Kiki a csoportban (2010)
Liaj filmaj roloj (elekto)
- A sípoló macskakő (1971)
- Allegro Barbaro (1979)
- Mephisto (1981)
- A játékos (1997)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.