János Winkler | |
---|---|
János Winkler 1940. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de septembro 1886 en Craidorolț |
Morto | 7-an de februaro 1968 (81-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | profesoro |
János Vinkler [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vinkler János estis hungara juristo, profesoro, membro (korespondanta en 1928) de Hungara Scienca Akademio.
János Vinkler naskiĝis la 13-an de septembro 1886 en Hungario en Királydaróc (nuntempa Craidorolț en Rumanio). Li mortis la 7-an de februaro 1968 en Pécs.
Biografio
János Vinkler akiris diplomojn en Universitato Pázmány Péter en 1909 kaj 1910. Ekde 1909 li laboris en diversaj juĝejoj. En 1912 li plulernis por esti juĝisto, en la sama jaro li komencis instrui en episkopa altlernejo en Pécs. En 1916 li atingis la instruan gradon privata profesoro. Ekde 1922 li instruis jam en universitato de Pécs. En la studjaro 1927 li estis dekano, en 1933 rektoro. En 1933 li studvojaĝis al Marburg kaj Lejpcigo. Li okupiĝis ekzemple pri la konstitucio.
Elektitaj publikaĵoj
- Peregyezség (1915)
- Az igazság a polgári perben (1929)
- A jog, a jogviszony, perjogviszony (1936)
- A bírói határozatok (1953)