VALENTINY János [valentini jAnoŝ] estis hungara pentristo naskita en Nagylak la 1-an de januaro 1842 kaj mortinta en Nádasdladány la 25-an de februaro 1902.
Kariero
Valentiny studis komence en Pest (urbo) en privata lernejo de Jakab Marastoni, poste li estis familia desegna instruisto ĉe Leó Festetics. Baldaŭ li studis en Parizo, poste li pentradis en Nádasdladány. En 1873 li plulernis en Munkeno, poste li studvojaĝis al Italio. Hejmenveninta li pentris ĝenrojn cigantemajn en stilo naturalista (Cigano mortanta; La muzikestro de venonto, ktp.). Malofte li pentradis portretojn kaj pejzaĝojn. Liajn plurajn pentraĵojn posedas la MNG (Hungara Nacia Galerio).
Fonto
Elektitaj pentraĵoj
- Cigana juneco
- Ciganlernejo
- Knabo kun violono
- Italino
- En itala marbordo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.