János Szerekován
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1974 (1974-11-30) (49-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo operkantisto

SZEREKOVÁN János [pro. serekova:n]) estas hungara operkantisto (tenoro). Li naskiĝis en Târgu Mureş (Rumanio) en 1975.

Kariero

János Szerekován apartenis al la hungara minoritato de la lando. Li studis en fako de violono, poste de kanto en loka muzikliceo. En 1998 li fariĝis membro de filhamonia ĥoro de Târgu Mureş, en 2001 de la ĥoro de Hungara Radio de Budapeŝto. Pli poste li studis en la Muzikarta Universitato Ferenc Liszt, lia ĉefinstruisto estis Boldizsár Keönch. Li debutis en 2003 en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Lia internacia kariero komenciĝis en 2011. Okaze de Operfestivalo Gut-Immling (Germanujo) li kantis la rolon Don Ottavio (Mozart: Don Giovanni).

Fonto

  • Hungara vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.