János Schey
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1922 (1922-12-19)
en Sopron
Morto 23-an de aprilo 2010 (2010-04-23) (87-jaraĝa)
Lingvoj hungara germana angla
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo inĝeniero universitata instruisto

János Schey [jAnoŝ ?], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Schey János Antal estis hungara-kanadana metalurgia inĝeniero, altlerneja instruisto, membro de teknika akademio de Usono (1987), ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (1990). Lia nomo eksterlande estis John A. Schey.

János Schey[1] naskiĝis la  19-an de decembro 1922 en Sopron, li mortis la 23-an de aprilo 2010 en Florido.

Biografio

János Schey maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1942, poste li diplomiĝis. Lia ĉefa instruisto estis Sándor Geleji. Tiutempe li praktikadis en fabriko de Csepel (distrikto). En la lernojaro 1951 li instruis en kampuso de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en Sopron, poste en Pezindustria Universitato Mátyás Rákosi. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1953 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Post la hungara revolucio de 1956 li disidis kaj en Britio li laboris en instituto, kie li okupiĝis pri lubrikaĵo. Inter 1962-1968 li laboris en instituto en Ĉikago, poste li estis profesoro de Universitato de Ilinojso ĉe Ĉikago, dum li kreis 6 patentojn. Lia sekva stacio estis Universitato de Waterloo. Li emeritiĝis en 1988. Li ricevis 3 premiojn inter 1966-1984.

Elektitaj kontribuoj

  • Képlékeny alakítás/Fémek gyakorlati technológiája I-II./Feladatkidolgozások (kunaŭtoro, 1953)
  • Réztartalmú fémhulladékok feldolgozása (1953)
  • A fémek képlékeny alakváltozásának atomos elmélete (1954)
  • Introduction to Manufacturing Processes (1977, 1987, 1999)
  • Tribology in Metalworking: Friction, Lubrication and Wear (monografio, 1983)

Fontoj

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.