János Sárdy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Sárdy János Mihály |
Naskiĝo | 27-an de julio 1907 en Nagykónyi |
Morto | 9-an de marto 1969 (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • aktoro • operetkantisto |
János Sárdy [jAnoŝ ŝArdi], hungare Sárdy János, Esperante Johano Sárdy estis hungara aktoro kaj operokantisto (tenoro).
János Sárdy naskiĝis la 27-an de julio 1907, Nagykónyi - mortis la 9-an de marto 1969, Budapeŝto.
Biografio
János Sárdy frekventis lernejon en Pápa, poste eklaboris en Dunaföldvár. Li ofte kantadis en geedziĝaj kaj tombaj ceremonioj. Li komencis sian karieron en 1936 en Budapeŝta Ŝtata Operejo, kie li apartenis ĝis 1958. Ekde 1942 li havis rolojn ankaŭ en Operetoteatro (Budapeŝto). Li aliĝis al la operetoteatro inter 1958–1969, sed okazis ankaŭ eksterlandaj prezentoj. Li ricevis premion en 1963.
Memorigiloj
- skulptaĵo fare de Zsigmond Kisfaludi Strobl
Roloj (selekto)
- 21 filmoj inter 1940-1955, ekzemple Üzenet a Volga-partról (Mesaĝo de bordoj de Volgo), 1942
- 2 televiziaj filmoj en 1964 kaj 1975
- diversaj operoj, muzikaloj kaj operetoj, ekzemple Ferenc Erkel: Bánk bán (Banuso Bánk); Imre Kálmán: A Csárdáskirálynő (Reĝino de la ĉardaŝo), Marica grófnő (Grafino Marica); Pongrác Kacsóh: János vitéz (Johano la Brava); Johann Strauss: La vesperto
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.