János Proszt | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de februaro 1892 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de julio 1968 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Stephen I of Hungary High School • Universitato Eötvös Loránd • Humboldt-Universitato en Berlino |
Okupo | |
Okupo | kemiisto • universitata instruisto |
János PROSZT [jAnoŝ prost], laŭ la hungara skribmaniero Proszt János estis hungara kemiisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio.
János Proszt naskiĝis la 6-an de februaro 1892 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de julio 1968 en Budapeŝto (?).
Biografio
János Proszt frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Berlino. Li finbatalis la 1-an mondomiliton, poste li instruis en universitato (komence en Budapeŝto, poste en Sopron) havanta diversajn rangojn. Inter 1948-1963 li denove instruis en universitato de Budapeŝto, dume en 1952 li doktoriĝis. Li pensiuliĝis en 1963, sed ankaŭ poste aktivadis ekzemple li helpis fondon de kemia muzeo. Li ricevis premion Kossuth en 1953.
Li okupiĝis en la praktiko pri produktado de silikonoj, en la teorio pri historio de la kemio.
Liaj ĉefaj verkoj
- Physikai chemiai gyakorlatok (Fizikaj-kemiaj ekzercoj) 1926
- A selmeci Bányászati Akadémia mint a kémiai tudományos kutatás bölcsője hazánkban 1938
- Általános és szervetlen kémia 1954
- Bevezetés a polarográfíába 1959