János Pető | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 22-an de oktobro 1940 en Mezőkövesd | |
Morto | 19-an de marto 2009 (68-jaraĝa) en Mezőkövesd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | pentristo • grafikartisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
János Pető [jAnoŝ petO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pető János estis hungara pentristo, grafikisto, instruisto, poeto.
János Pető naskiĝis la 22-an de oktobro 1940 en Mezőkövesd, li mortis la 19-an de marto 2009 en Mezőkövesd.
Biografio
János Pető frekventis belartan gimnazion en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1964. Liaj plej gravaj instruistoj estis Jenő Barcsay, Géza Fónyi Sándor Ék kaj Károly Raszler. Post siaj studoj li instruis 5 jarojn en sia naskiĝurbo, sed somere li kreis litografiaĵojn en Artistkolonio (Kecskemét). Inter 1967 kaj 1970 li havis stipendion. En 1969 li ekhavis atelieron kun loĝejo en Artistkolonio (Miskolc), kie li pentradis ĝis 1987, poste li vivis ĝismorte en sia naskiĝurbo. Pli frue li ĉeestis ankaŭ en artistkolonioj de pluraj socialismaj landoj. Li estis ankaŭ poeto kun 2 aperintaj volumoj. Li ricevis premiojn inter 1969–2005.
El solaj ekspozicioj
- Mezőkövesd (1968, 1979, 1985, 1988, 1992, 2005, 2008)
- Budapeŝto (1968, 1988)
- Miskolc (1978, 1980, 1984, 1997)
El kolektivaj ekspozicioj
- ofte en Miskolc, Szeged, Salgótarján, Debrecen
- Katowice (1979)
- Neubrandenburg (1984)
- Arthalo Budapeŝto (1984)
Elektitaj pentraĵoj
- Csendélet lámpással
- Önarckép
- Öreghíd
- Anya gyermekével
- Orosz táj (1989)
- Koratavasz (1990)
- Vörös fák (1993)
Elektitaj litografiaĵoj
- Háborús lap
- Múló időben
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto kaj bildoj Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio