János Pentelei Molnár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de majo 1878 en Dunapentele |
Morto | 10-an de novembro 1924 (46-jaraĝa) en Gyula |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Gyula Molnár |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
János Pentelei Molnár [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pentelei Molnár János estis hungara pentristo, unua prezidanto de Societo Benczúr. Lia nobela antaŭnomo estis pentelei.
János Pentelei Molnár naskiĝis la 8-an de majo 1878 en Dunapentele (nuntempa Dunaújváros), li mortis la 10-an de novembro 1924 en Gyula.
Biografio
János Pentelei Molnár post lernado estis simpla oficisto. Li edziĝis, poste li havis sufiĉan monon por lerni pentradon unue private duonjaron en Munkeno de Simon Hollósy, poste en Parizo en Akademio Julian en 1903 de Jean-Paul Laurens. Post 2 jaroj li pentradis en ateliero de Gyula Benczúr. Liaj pentraĵoj havis sukcesojn en Berlino kaj Vieno. Li vivis en Budapeŝto, aŭ Dunapentele aŭ Orosháza. En 1908 li studvojaĝis al Nederlando por studi teknikon de Rembrandt. Li ricevis stipendiojn aŭ premiojn inter 1905-1915. Li pentradis pejzaĝojn, aĵpentraĵojn, ĝenrojn, Bibliajn temojn.
Eleltitaj ekspozicioj
- Arthalo Budapeŝto (1904, 1906)
- Budapeŝto (1907, 1920)
- Dunaújváros (1962)
Elektitaj pentraĵoj
- Arbarinterno
- Vira portreto
- Idilo
- Terpomrikolto
- Bovaro
Memorigiloj
- strato en Budapeŝto
- faklernejo (2013) kaj memortabulo (1940) en Dunaújváros