János Nyéki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Beinrohr János |
Naskiĝo | la 20-an de februaro 1841 en Ipolynyék (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 16-an de aprilo 1924 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatrestro |
János Nyéki [jAnoŝ njEki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyéki János estis hungara migra aktoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Beinrohr.
János Beinrohr[1] naskiĝis la 20-an de februaro 1841 en Ipolynyék (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Vinica en Slovakio), li mortis la 16-an de aprilo 1924 en Budapeŝto.
Biografio
János Nyéki debutis en teatra trupo de József Kétszery en 1859 en Balassagyarmat. En la sekva jaro li apartenis al trupo de Gerő Aradi (1860), baldaŭ de Mihály Pázmán, György Nyiry (1866), Jakab Gerő, Bálint Barna (1870), Károly Fehér, László Homokay Kocsis (1871), Mihály Szegedi kaj Sándor Csóka (1872-1874). Li estis teatrestro inter 1874-1888 kaj li prezentis teatraĵojn nur en urboj de Transilvanio. En la sekvaj jaroj li denove apartenis al trupoj de György Kárpáthy kaj György Völgyi. Li pensiuliĝis en 1900. Li edziĝis trifoje.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- Ede Szigligeti: A nagyidai cigányok - Csóri Gyurka
- Lajos Dóczy: Csók (komedio) - Sobbrinus