János Meszlényi | |
---|---|
János Meszlényi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 12-an de novembro 1939 en Németbóly (Hungara reĝlando) |
Morto | la 13-an de novembro 2016 en ? |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
János Meszlényi [jAnoŝ meslEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Meszlényi János estis hungara skulptisto, instruisto.
János Meszlényi [1] naskiĝis la 12-an de novembro 1939 en Németbóly (nuntempa Bóly), li mortis la 13-an de novembro 2016.
Biografio
János Meszlényi studis en industriarta mezlernejo (1958-1962) kaj Hungara Belarta Altlernejo (1962-1965). Lia ĉefinstruisto estis Sándor Mikus. Ekde 1964 li ofte kreis en Balatonszepezd, inter 1969-1981 li vivis en Székesfehérvár. Inter 1966 kaj 1969 li havis stipendion. En 1984 li ekinstruis en belarta mezlernejo. Krom la skulptaĵoj lia ŝatata tekniko estis la kupra plato, kiujn li reliefigis. Li ricevis 4 premiojn inter 1968-1996. Li havis edzinon, kiu naskis filojn en 1969 kaj 1970.
Elektitaj solaj ekspozicioj
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Hódmezővásárhely (1962-1974)
- Arthalo Budapeŝto (1968, 1970, 1985)
- Mór (1978)
- Budapeŝto (1981, 1998)
- Balatonszepezd (1985)
- Kisszobor (1994)
Elektitaj skulptaĵoj
- Ŝildo en Budapeŝto
- Busto de Mihály Vörösmarty
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-11-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2013-11-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.