János Major | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de majo 1934 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de junio 2008 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Familio | |
Edz(in)o | Eva Buchmuller |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | ilustristo • grafikartisto |
János Major [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Major János estis hungara grafikisto.
János Major [1] naskiĝis la 8-an de majo 1934 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de junio 2008.
Biografio
János Major devenis el juda familio. Li komence frekventis privatan artlernejon de Álmos Jaschik inter 1947-1950, poste li lernis 2 jarojn en industriarta mezlernejo, pli poste same 2 jarojn en Belarta Altlernejo (1952-1954). Li estis forigita el la altlernejo, poste li estis simpla laboristo en fabriko. En 1956 la politiko mildiĝis, tial li denove studis en la altlernejo, kie li akiris grafikistan diplomon en 1959. Liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Koffán, Gyula Hincz, Béla Bán, Sándor Ék. Li apartenis al avangardaj grafikistoj. En la 1970-aj jaroj li ofte fotis tomboŝtonojn, ekde 1976 li laboris en muzeo, kiel arkeologia desegnisto. Li ricevis kelkajn premiojn, ankaŭ en eksterlandaj ekspozicioj.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1989, 1996, 2000)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1961, 1966
- Miskolc (1961)
- Essen (1969)
- Balatonboglár (1973)
- Arthalo Budapeŝto (1999)
Elektitaj akvafortoj
- Domboldal (kolora)
- Önarckép
- Társulás, 1967
- Akasztott ember, 1957
- Város, 1964
- Az agresszor lelepleződik (1967, escepte ŝtalgravuraĵo)
- Japánkert a Margitszigeten
Fontoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-01-12 per la retarkivo Wayback Machine