János Lázok | |
---|---|
Foto: László Horváth | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de februaro 1954 (70-jaraĝa) en [ |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto • theatre historian • kritikisto |
LÁZOK János [la:zok] estas rumania hungara redaktoro, historiisto pri teatro, universitata instruisto. Li naskiĝis en Huedin la 18-an de februaro 1954.
Biografio
János Lázok akiris diplomon pri hungara-angla lingvoj en UBB de Kluĵo (1978). Ĝis 1989 li instruis en ĝeneralaj kaj mezaj lernejoj de distrikto Mureș. Inter 1990 kaj 1995 li estis redaktoro, ĉefredaktoro de gazeto Erdélyi Figyelő de Târgu Mureș. De 1994 ĝis 2009 li lekciis teatrohistorion kiel universitata adjunkto en la hungara Teatroarta Universitato Sekcio Szentgyörgyi István de Târgu Mureș. Lia ĉefaj esplorkampoj estas la hungara teatro de Transilvanio kaj la antikva greka teatro.
Libroj
- Sütö András dramaturgiája, Mvh., 1997.
- Bevezetés az antik görög színház történetébe (Enkonduko en la historion de antikva greka dramo), Mvh., 2009.
Fonto
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.