János László Beszédes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Beszédes János László |
Naskiĝo | la 18-an de aŭgusto 1874 en ![]() |
Morto | la 10-an de novembro 1922 en ![]() |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
János László Beszédes [jAnoŝ lAslO besEdeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beszédes János László estis hungara skulptisto.
János László Beszédes naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1874 en Feled (Hungara reĝlando, nuntempa Jesenské (distrikto Rimavská Sobota) en Slovakio), li mortis la 10-an de novembro 1922 en Budapeŝto.
Biografio
János László Beszédes akiris diplomon en Reĝa Industridesegna Lernejo. Lia plej grava instruisto estis Lajos Mátrai. En la jaro 1890 li faris frisojn de banko en Konstantinopolo. Li poste laboris en Vieno, baldaŭ li plulernis en Munkeno kaj Parizo. Li estis dungita fare de franca Instituto de Kartografio, li faris kartografiajn laborojn en francaj kolonioj en Afriko kaj Azio. En tiu periodo li faris terakotajn aŭ bronzajn skulptaĵetojn pri la indiĝenoj. Hejmenveninta li kreis skulptaĵetojn pri la hungaraj kamparanoj.
Ekspozicioj
- 1923 Arthalo Budapeŝto (postmorta)
Elektitaj skulptaĵoj
- József (Rabszolga) (1908)
- Borozgató
- Pipáját töltő csikós
- Parasztember korsóval
- Öreg csikós
- Subás juhász
- Parasztasszony
- Parasztember batyuval
- Juhász korsóval
- tombomonumentoj