János Kass | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1927 en Szeged |
Morto | 29-an de marto 2010 (82-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Gabriella Hajnal |
Okupo | |
Okupo | pentristo • ilustristo • grafikartisto • skulptisto |
János Kass [jAnoŝ kaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kass János estis hungara grafikisto, ilustristo, skulptisto kaj altlerneja instruisto. Lia edzino estis Gabriella Hajnal.
János Kass naskiĝis la 26-an de decembro 1927 en Szeged. Li mortis la 29-an de marto 2010 en Budapeŝto.
Biografio
Familio de János Kass havis hotelon, sed ĝi bankrotiĝis pro la krizo. La juna Johano laboris ekde 1941 en fabriko. Poste li studis en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto inter 1946-1949, poste en Reĝa Belarta Altlernejo ĝis 1951, kie li lernis precipe de Gyula Hincz, György Konecsni, György Kádár. Inter 1965-1973 li faris ilustraĵojn en literatura revuo, poste li kreis poŝtmarkojn. En 1967 li ekinstruis en la Industriarta Altlernejo. Li ricevis premion Kossuth en 1999, inter 1954-2011 ankaŭ aliajn premiojn. Lia edzino naskis filinon.
Verkaro (elekto)
- multe da grafikaĵoj por poŝtmarkoj
- 334 libroilustraĵoj inter 1950-2001