János Kótsi Patkó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de septembro 1763 en Derecske |
Morto | 14-an de februaro 1842 (78-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Edz(in)o | Rozália Fejér Kótsiné |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatrestro • dramaturgo • tradukisto • komponisto |
KÓTSI PATKÓ János (koĉi) aktoro, dramverkisto, tradukisto, fakverkisto, teatrdirektoroLi naskiĝis en Derecske la 24-an de septembro 1763 kaj mortis en Koloĵvaro la 14-an de februaro 1842.
Biografio
János Kótsi Patkó en 1780 li lernis en Sárospatak, en 1781 en Koloĵvaro. En 1792 li estis fondantano de Erdélyi Magyar Színjátszó Társaság. Inter 1792–1808 li estis aktoro, inter 1793–95 entreprena direktoro, inter 1795–1797 artgvidanto, ekde 1797 ĝis 1808 direktoro. En 1808 li retiriĝis kaj mastrumadis en sia bieno en Magyarfráta, dume li verkis sian verkon pri la universala historio de dramo kaj teatro. Inter 1820–1824 li revenis al frunto de trupo. Li sukcese ludis kaj tragikajn kaj sentimentalajn heroojn. Li estis la unua hungara Shakespeare-aktoro.
Ĉefaj roloj
- Themistocles (Metastasio); Regulus (Collin);
- Kodrusz (Cronegk);
- Esméretlen (Kotzebue: Embergyűlölés és megbánás);
- Odoardo (Lessing: Emilia Galotti); Hamlet, Othello (Sh.).
Libretoj
- A havasi juhászlegény (Debrecen, 1799);
- Inkle és Járikó (Kolozsvár, 1800).
Verko
- A Régi és Új Theátrom Históriája és egyéb írások (Bukarest, 1973, kun rolkatalogo)
Bibliografio
- Csokonai Vitéz M.: Erdélyi Első Mívész K. P. J. Színjátszó Pályája (Kolozsvár, 1930);
- Rexa D.: K. P. J. a „Lenni vagy nem lenni” fordítója (1916);
- Pukánszkyné Kádár J.: K. P. J. (Erdélyi Helikon, 1942., 10. sz.).
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.