János Istiván | |
---|---|
János Istiván pentras | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1955 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
János György ISTIVÁN, kutime János ISTIVÁN [JAnoŝ iŝtiVAN], hungare ISTIVÁN János György (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1955 en Budapeŝto) estas hungara pentristo kaj karikaturisto.
Biografio
Istiván frekventis bazlernejon en Veszprém, belartan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis en vespera kurso de Belarta Altlernejo de Budapeŝto en la lernojaro 1976. Li lernis precipe de Károly Klimó. Li plulernis en Parizo en École nationale supérieure des arts décoratifs, sed li estis ankaŭ vicrestaŭristo. Li akiris diplomon en 1984, poste li hejmenvenis. Li laboris precipe en Veszprém, nur ekde 1985 li estis profesia karikaturisto, pentristo. Ekde 2007 li estas invalida emerito.
El solaj ekspozicioj
- Veszprém (1989, 1997, 2000)
El kolektivaj ekspozicioj
- Arthalo Budapeŝto (1978)
- Parizo (1981, 1984)
- Ajka (1999)
Elektitaj pentraĵoj, artaĵoj
- Vizimadarak
- Iskola utca
- Akvafortoj
Fontoj
- hungare Biografio kun foto en la Veszprém Megyei Kortárs Lexikon Arkivigite je 2017-12-01 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.